El migdaloj artisto kreis miniaturojn pri la brita reĝa familio

Uzante migdalojn la usona artisto Steve Casino, konata kiel “Painter Of Nuts” (Pentristo de Nuksoj), kreis miniaturojn pri la brita reĝa familio. Laŭ iu gazetara komuikaĵo li bezonis pli ol 360 horojn por skulpti tiajn pupetojn, kiaj la reĝino Elizabeto, la princo Karlo, la duko kaj dukino de Kembriĝo, krom la princo Harry kaj ties fianĉino Meghan Markle.

La scenejoj estis produktitaj per migdalo kaj kokoso, kadre de komerca kampanjo de iu brita firmao pri laktaĵoj.

Steve Casino konstante kreas personaĵojn el nuksoj – juglando, kokoso, migdalo, ternukso, ktp. Oni povas iom scii pri liaj artaĵoj sur la retejo “stevecasino.com”: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog