Televidkanalo komencis programon prezentita de virinforma roboto

Ĵaŭde la 5-an de la 4-a monato la japana televidkanalo Nippon TV (NTV) aperigis novan ĉiutagan programon, nome “PON!”, kies prezentadon faris “Erica Aoi”, kiu estas virinforma roboto regata de homfarita inteligenteco, kreita de la universitatoj Osako kaj Kyoto kunlabore kun la landa agentejo pri sciencoj kaj teĥnikaro.

Tiu roboto scipovas plurajn lingvojn, enhavas multe da informoj, funkcias senĉese, komentas ludojn de piedpilkado per bonkvalita rezonado kaj eĉ faras statistikajn komparojn konsiderante antaŭajn renkontojn de la teamoj.

La maŝino ankaŭ kapablas analizi trafikkondiĉojn kaj veterprognozon, tutmonde. En tiu unua apero ĝi interparolis al aliaj prezentistoj de la programo – Erica Aoi estas ekipita per rekonilo pri la voĉoj de siaj kolegoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog