Kanadanino estis minacita post “heredi” bronzmedalon

La kanadanino Kim Boutin havigis al si privatan protektadon post ricevi minacojn ĉe sociaj retejoj. En la vintraj olimpikoj de Pjonĉango (Sud-Korelando) ŝi partoprenis la konkurson pri 500 metroj en la disciplino rapidsketado, kaj poste al ŝi estis aljuĝita la bronzmedalo.

Parto de la sud-korea ŝatantoj minacis Boutin pro tio, ke ŝi sin miksis en la disputo, kiu estigis la malkvalifikon de la sud-koreanino Choi Min-Jeong, kiu estis staranta inter tiaj plejfavorataj al ormedalo.

La sud-koreanino estis plenuminta la 500 metrojn duarange, sed ŝi estis malkvalifikita de la arbitracio kiu kontrolis, ke en la kurado Ming-Jeong iam puŝis Boutin. La ormedalo gajnis la italino Arianna Fontana.

Timanta pro la ricevitaj mortminacoj la kanada konkursanto forigis siajn kontojn ĉe sociaj retejoj. Internacia Olimpika Komitato (IOK) per komunikaĵo petis, ke la publiko respektu la konkursantojn de la ludoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog