Ĉina polico identigas homojn per konektitaj okulvitroj

En la ĉina urbo Ĝengĝoŭo – la regurbo de la provinco Henano – ĉe ciuj enirejoj de la rapidvagonaro staras policistoj kun sunokulvitroj enhavanta etan fotilon, kiu fotas ĉiujn pasantojn por kontroli, se iu el ili estas en la informbazo de la polico koncerne al listo pri krimuloj kaj suspektuloj. La rezulto preskaŭ tuje aperas sur portebla aparato simile al tabulkomputilo.

Per tiuj okulvitroj – ili aspektas same al tiuj iam surmerkatigitaj de Guglo – sep homoj estis malliberigitaj ekde la 1-a de februaro.

Krom serĉi suspektulojn, tiu sistemo ankaŭ ebligas identigi iun ajn homon skanita de la fotileto, kaj pro tio ankaŭ estis arestitaj 26 homoj vojaĝantaj kun falsaj dokumentoj.

Laŭ informis la proparolanto de la provinca departamento pri sekureco, Zhang Xiaolei, al la registara gazeto Global Times, tiu teĥnikaro uzas artefaritan inteligentecon kaj bezonas nur unu vizaĝbildo de la persono por fari la serĉon. La antaŭaj sistemoj estis postulantaj diversajn fotojn el malsamaj anguloj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog