Sportŝuo utilas kiel publiktransporta bileto

Pasintsemajne kadre de festado de sia 90-jariĝo la entrepreno de transporto de Berlino “BVG”, pere de du vendejoj de la urbo, kaj partnere kun la fabrikanto “Adidas”, surmerkatigis 500 parojn da sportŝuoj kun sama bildo de tiu sur sidlokoj de la berlina subtera fervojo.

Tamen novigas, ke dum tempodaŭro da jaro tiu sportŝuo validas kiel publiktransporta bileto je 10 linioj de subtera fervojo, 22 de tramoj kaj pli ol 150 de aŭtobusoj. La bileto konsistas el brodaĵoj sur la langeto de la sportŝuo.

Rimarkinde estas, ke la porjara bileto kostas inter 728 kaj 761 eŭrojn, kaj la prezo de tiu sportŝuo estas nur po 180 eŭroj la paro. La afero tiom sukcesis, ke multaj homoj de tri tagoj antaŭ la ekvendado enviciĝis ĉe la vendejoj, malgraŭ la malvarmo.

Laŭ iu proparolanto de BVG, tiu projekto celas la junularon, allogante novajn uzantojn al publiktransporto kaj eble ankaŭ novajn dungatojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog