Sultano gajnis replikon de Flintstones-veturilo

Konata kiel ŝatanto de sportaj aŭtomobiloj, la sultano Ibrahim Sultan Iskandar, de Malajzio ricevis ĉi-semajne kiel donaco modelon, kiu oni ne trovas ĉe kolektoj pri belegaj aŭtoj: temas pri repliko de tiu veturilo de la televida desegnofilma serio “The Flintstones”.

Malsame al tiu de la desegnofilmo kreita de Hanna Barbera, tiu donita al li ne moviĝas per piedagado de ties uzantoj, sed per propra motoro, laŭ informoj fare de la oficialaj sociaj retejoj de la azia ŝtatestro.

La donacon faris iu reganto de la regiono de Pahango, kiu estas unu el la 13 subŝtatoj, kiuj konsistigas Malajzion. Ĝi staras ĉe la garaĝo de Iskandar, apud kelkaj pli modernaj modeloj de la markoj Ferrari, Rolls-Royce kaj Bugatti, inter aliaj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog